Mazi en Gondolando / Mazi revenas
Origina titolo: | Muzzy in Gondoland / Muzzy Comes Back |
Lando: | Britio |
Lingvo: | la angla |
Jaro: | 1986 / 1989 |
?enro: | animacia |
Re?isoro: | Richard Taylor |
Da?ro: | 1:17 h:min / 1:35 h:min |
Esperantigo: | Den Haag, 1995, Esperantigis R. Dobrzy?ski, M. vd. Horst-Koli?ska, S. MacGill, A. Pettyn |
Priskribo:
Aliplanedano Mazi alteri?as en Gondolando. Lin atenas interesa kaj foje dan?era historio pri sa?ulo, kiu havas sekretojn, kaj ?ardenisto, kiu amas princinon, kaj bongustaj horlo?oj kaj multo alia.
Mazi en Gondolando estas Esperanto-lernolibro por komencantaj infanoj, junuloj kaj plena?uloj eldonita de IEI (Internacia Esperanto-Instituto). ?in akompanas vidbendoj kun la desegna?o-filmoj “Mazi en Gondolando” kaj “Mazi revenas al Gondolando”.
Adapto de la fama BBC-seria lingvokursa materialo. La esperantlingva versio konsistas el la libro, vidbendo kaj kantokasedo, krom la kompleto a?eteblas anka? porinfana ekzercolibro (vidu la recenzon sube). La materialoj estas uzeblaj anka? memstare la? diversaj aplikmanieroj por la diversaj celgrupoj.
La filmo estas kolora, tre alloga kaj amuza. La vo?on de la rolantoj donas poloj kun sufi?e bona prononco. La filmo ne dividi?is je lecionoj, estas kontinua la rakonto. Por mallongaj gramatikaj klarigoj la intrigo estas interrompata, apliki?as mediatoroj (gramatikcelaj resum-skemoj) kaj speciala rolulo en apartaj situacioj. La tuto estas ta?ga por ne nur instrui la internacian lingvon, sed anka? veki la atenton pri ?i jam ekde la frua infana?o, ja la etuloj ofte volonte rigardas la filmon anka? en ties tuta longeco, kiel ili tion faras kun la aliaj desegnofilmoj en la televidiloj.
La libro enhavas la tutan tekston de la filmo, metodikajn konsilojn, fine kelkajn resumajn ekzercojn kaj leksikan indekson. Por pliaj informoj turnu vin al: IEI kiu anka? vendas la materialon. (Fonto: Edukado.net)
Spekti rete: http://iompostiom.net/mazi
Materialoj: Lecionoplanoj kaj aldonaj lerniloj por Mazi-kurso
La subtekstoj dume mankas.
Mendebla ?e http://www.uea.org/
Pritakso de la filmo:
6