Verda Filmejo

Tamburado

16a de Majo 2010

Tamburado


Priskribo

Origina titolo: Барабаниада
Lando: Rusio/Francio
Lingvo: la rusa
Jaro: 1993
?enro: Komedio
Re?isoro: Сергей Овчаров (Serge?j Ov?aro?v)
Geaktoroj: Александр Половцев (Aleksa?ndr Po?lovcev), Андрей Ургант (Andre?j U?grant), Виктор Семеновский (Vi?ktor Semjo?novskij), С. Жаров (S. ?a?rov), С. Запрягаев (S. Zaprjaga?jev), Ю. Костыгов (Ju. Kosty?gov), Г. Молчанова-Кузнецова (G. Mol?a?nova-Kuzneco?va), Евгений Барков (Jevge?nij Barko?v), k.a.
Da?ro: 1h 35 min
IMDB ID 0106354

Priskribo:

Anta? dudek jaroj okazis evento, rara en la monda historio. Nur dum kelkaj monatoj malaperis grandega lando, anstata? kiu formi?is multaj novaj ?tatoj, politika kaj ekonomia ordo rapidege ?an?i?is. Centmilionoj da homoj subite trovis sin en tute alia socio kaj devis adapti?i al novaj kaj nekonataj cirkonstancoj. Nature, ?iuj ?i tiuj kataklismoj ne povis esti preterlasitaj fare de kino. En tiuj jaroj aperis rimarkindaj filmoj, kiuj respegulis sperton de ?i tiu kriza tempo. Sed plej originala estis inter ili, eksterdube, ?i tiu filmo fare de Sergej Ov?arov. La re?isoro, kiu ankora? en la 1980-aj jaroj esti?is konata pro siaj surrealismaj filmoj, ?i-foje devis solvi unu malfacila?on. La filmo estis kreata kunlabore kun francia produktoro kaj evidente estis destinita anka? por internacia demonstrado. Sed kiel do malgrandigi elspezojn por tradukado? La re?isoro trovis respondon plej simplan – li faris filmon, kiu tradukon tute ne bezonas, ?ar en ?i okazas e? ne unu repliko!

Malri?a tamburisto, kiu laboras en tombeja okrestreto, subite fari?as posedanto (a? posedato?) de magia tamburo, unu el tiuj, kiuj difinas la homan historion. Kaj li ekas vagadi kun la tamburo tra la lando, trafante jen en unu tragikomedian situacion, jen en alian, simile al herooj de klasikaj mutaj komedioj de Charlie Chaplin kaj Buster Keaton.

Interesaj faktoj:

La filmo fakte estas nova versio de studenta filmo de Sergej Ov?arov sub la sama titolo, kreita en la jaro 1981. ?i unuafoje alportis konatecon al la re?isoro.

La sonotrako de la filmo enhavas melodiojn de multaj klasikaj komponistoj: Beethoven, Mozart, Brahms, Mahler, ?ostakovi?, Verdi, Prokofjev, Rossini, ??edrin, Rimskij-Korsakov, Gavrilin, Borodin, Stravinskij.

Se ser?i analogiojn en la monda kinematografo, eblas rememori filmon “Ho, feli?ulo!” (O Lucky Man!) (1973) kun Malcolm McDowell en la ?efa rolo.

Subtekstoj

La traduko ne estas bezonata, en la filmo mankas replikoj.


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:

Komentoj:

  1. KirShvedov

    BitTorrent:
    http://film.arjlover.net/torrents/barabaniada.avi.torrent

    eMule-ligilo:
    ed2k://|file|barabaniada.avi|702124032|8665d09bd2c060e745542bea72611d3d|/

    Rapidshare.com:
    http://rapidshare.com/files/146930608/barabaniada.part1.rar
    http://rapidshare.com/files/146936988/barabaniada.part2.rar
    http://rapidshare.com/files/146943371/barabaniada.part3.rar
    http://rapidshare.com/files/146949646/barabaniada.part4.rar
    http://rapidshare.com/files/146955795/barabaniada.part5.rar
    http://rapidshare.com/files/146961967/barabaniada.part6.rar
    http://rapidshare.com/files/146924201/barabaniada.part7.rar

    Ecoj de la video:

    Grando: 669 MB
    Video: 384×288 01:34:38 25fps DivX5 790Kbps
    Audio: 39 Stereo 192Kbps mp3
    Subtekstoj: ne bezonatas

    Kvalito de ?i tiu dosiero estas malbona, sed, doma?e, tio estas ununura havebla versio. Mutlaj filmoj de tiu tempo estas malfacile akireblaj.

  2. Kocxjo

    Saluton Kir!

    Cxu eblas alsxuti la filmon al Rapidshare? Se eblas, bonvolu fari tion!

    Antauxdankon!

  3. Joan Inglada

    ?armega filmo! Mi ne trovas vortojn por esprimi la mensajn traviva?ojn kiujn mi spertis spektante tiun emociigan filmon.

    Kiam la homoj kapablos praktiki tian komunikan sistemon, esperanto ne plu bezonatos; nek la aliaj lingvoj.;-)

    Dankon.

  4. Tony Sar

    Certe ?i tiu filmo estas juvelo por la kinoamantoj. Oni devas sufi?e valorigi ne nur la eblon dinitan ?ui la filmon sed le penon de Verda Filmejo en ?ia ser?ado kaj prilaborado por la geesperantistoj de nia blogo!

  5. KirShvedov

    Saluton, Kocxjo!

    Mi aldonis ligilojn al Rapidshare.