Verda Filmejo

Bin-jip (Malplenaj domoj)

21a de Julio 2009

Bin-jip (Malplenaj domoj)


Priskribo

Origina titolo: 빈집 (Bin jib) / 3-Iron, Empty Houses
Lando: Japanio, Suda Koreo
Lingvo: la korea
Jaro: 2004
Ĝenro: Dramo
Reĝisoro: Ki-duk Kim
Geaktoroj: Seung-yeon Lee, Hyun-kyoon Lee, Hyuk-ho Kwon, Jeong-ho Choi,     Ju-seok Lee, Mi-suk Lee, Sung-hyuk Moon, Jee-ah Park, Jae-yong Jang, Dah-hae Lee, Han Kim, Se-jin Park, Dong-jin Park, Jong-su Lee, Ui-soo LeePark, Jae-yong Jang, Dah-hae Lee
Daŭro: 01:28 h:min
IMDb: ID 0423866

Priskribo:

Bela junulo Tae-suk kun aspekto de anĝelo veturadas tra la urbeto per motorciklo kaj noktumas en domoj, kiujn portempe forlasis iliaj posedantoj. Li dormas en fremdaj litoj, manĝas fremdan manĝaĵon, duŝas sin kaj ĉiufoje fotas sin sur la fono de foto de mastroj. Kiel pago pro tranokto Tae-suk lavas mastrajn tolaĵojn, purigas ŝuojn kaj riparas  teknikon. En unu el tiuj domoj li trovas junulinon nome Sun-hwa, kiu neniel reagas la invadon. Li ekscias, ke ŝia edzo batas ŝin kaj tenas ŝin neellasante el la domo. Kaj nun ili duope kvazaŭ senbruaj fantomoj, invadas domojn sen lasi la spurojn. Anonima vivo iĝas absoluto en la momento, kiam Tae-suk transiras el la reala mondo en la paralelan. Trejniĝinte en malliberejo per medito li lernas esti nevidebla kaj poste li iĝas fantomo aŭ simple imago de amatino.

Pri la ideo

Ki-duk Kim filmis (laŭ onidiroj nur dum du semajnoj) historion pri deflankaĵoj. Unuflanke ĝi estas filmo pri aktualaj eventoj, de alia flanko tute aligoria. Ne eblas unusence priskribi tion. Ĉiuj respondoj al aperantaj dum spektado demandoj  estos aŭ malĝustaj aŭ ne plene ĝustaj. Reĝisoro kvazaŭ decidis pruvi sian propran profisiecon. Dum multaj jaroj silento en filmoj (kiuj estas plenplenaj per babilado) iĝis oro, pro tio unu el ĉefaj trukoj de “Malplenaj domoj” estas ĉefrorulo, kiu ne diras eĉ unu vorton.
“Malplenaj domoj”  respegulas antaŭenirantan movon de la korea reĝisoro en direkton al “genia simpleco», dum tio li efektivigas  invadon de paralela mondo. Por tio  Ki-duk Kim bezonas minimumon de specialaj efektoj, kiujn oni erare povas opinii ĉi tie kiel fuŝo.

Reklamfilmeto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

aĉamalbonabonabonegasuperba (4 voĉoj, averaĝe: 4,50 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Kio estos, estos
  • Mefisto
  • DVD Bin-jip (Malplenaj domoj)
  • DVD Berlin Calling
  • Berlin Calling
  • Komentoj:

    1. Alekso

      La torrent-dosiero:

      http://torrage.com/torrent/83A4D5BF2755224EDA302EE10A8921DEE828AF31.torrent

      Formato: AVI
      Grando 713 Mb
      Lingvo: la korea
      Subtekstoj: Esperanto

      Bv. resti disdonanta per via torrent-kliento.

      Malplenaj domoj por iPhone

      Torento: http://torrage.com/torrent/1C6CB32CA549C7A163098C768F5E28347FAE96B5.torrent

      Rapidshare: http://rapidshare.com/users/JAQ8GA

      Filmo
      Formato: mp4
      Grando: 586 Mb
      Lingvo: la korea
      Subtekstoj: Esperanto fiksitaj!

      La DVD elŝuteblas per torento:
      http://torrage.com/torrent/C3C00B11CF0BBB14BE264A593B1773E83BBA22F0.torrent

      Formato: DVD-video
      Kodeko: MPEG2
      Sistemo: PAL
      Proporcio: 16:9
      Grando: 3,11 Gb.

      Lingvo: (1) la korea, (2) la franca, (3) la rusa
      Subtekstoj: (1) Esperanto, (2) anglaj, (3) rusaj

      Tri menuoj en Esperanto kun muziko.

    2. Ni ŝatus scii vian opinion pri la filmo. ;)

    3. Mi tre ŝatis la filmon… La historio estas tre interesa…

    4. Kim Ki-Duk faras bonegajn filmojn, tiu estas unu el miaj plej ŝatataj de li. Iam mi aperigos alian filmon de ĝi, kiu ŝokis min per beleco.

    5. En Hispanujo estas granda socia movado ĉirkaŭ okupado neuzatajn domojn. Fakte, la okupanto ricevas la nomon “okupa”, el la hispana “ocupar”, sed ortografiita neregule per “k” por aldoni nuancon de ribelo kontraŭ aŭtoritato.

      Mi deŝutas por spekti…

    6. Estas unu el la plej belaj filmoj!

    Enskribi komenton por “Bin-jip (Malplenaj domoj)”