Verda Filmejo

La kvina elemento

26a de Oktobro 2009

La kvina elemento


Priskribo

Origina titolo: Le Cinquième Élément, The Fifth Element
Lando: Francio
Lingvo: la angla
Jaro: 9-a de majo 1997
Ĝenro: Sciencfikcio
Reĝisoro: Luc Besson
Geaktoroj: Bruce Willis, Maïwenn Le Besco, Gary Oldman, Ian Holm, Milla Jovovich, Chris Tucker, Luke Perry, Brion James
Daŭro: 2:06 h:min
Buĝeto: $ 80 milionoj
IMDb: ID 0119116

Priskribo:

Egiptio, 1914. Du serĉantoj malkovras la ekziston, krom akvo, aero, tero kaj fajro, de kvina elemento, kiu sola povos savi la mondon. Tiu sekreto estas protektata de Mondoshawan, estaĵoj venintaj el alia galaksio, kiuj foriras kun la promeso reveni tricent jarojn poste, kiam Malbono denove alvenos.

Tri jarcentojn poste, en nov-jorka megalopolo, la prezidento kaj ties ĉefa stabo donas maksimuman alarmon pro alproksimiĝo de giganta fajro-bulo, kiu estas detruonta la planedon. Unu el la konsilantoj, pastro Cornelius, tiama terana gardanto de la sekreto, konfirmas, ke la sola rimedo estas posedata de la Mondoshawan. Sed ilia veturilo estas detruita de Mangalores. Tie postvivas embria maso, kiu prenita de militistoj transformiĝas en belegan rufan junan virinon, Leeloo (Leeloo Mina Lekatariba Laminatcha Ekbat D Sebat). Timigita, ŝi eskapas el la stabejo antaŭ ol fali sur la taksion de Korben Dallas, kiu veturas en la aera spaco de la civito, kiel ĉiuj aliaj multnombraj veturiloj. Defendante ŝian kaŭzon, Korben, eks-agento de sekurecaj fortoj, helpas ŝin forkuri de ŝiaj postsekvantoj kaj kondukas ŝin al pastro Cornelius, kiu rekonas ŝin kiel… la kvinan elementon. Ili devos triope retrovi kofron entenantan kvar ŝtonojn, kiuj estis forrabitaj de la hidaj Mangalores je la nomo de la potenca Zorg, enkarniĝo de Malbono. (Vikipedio)

Interesaj faktoj:

  • En la komenco Zorg citas Friedrich Nietzsche: “Kio ne mortigos vin, tio faros vin pli forta”. En mezo de okdekaj jaroj Bruce Willis aperigis albumon kun la sama nomo.
  • Kiam Prezidanto (Tom Lister) diras al pastro Cornelius, ke tiu havas ĝuste 20 sekundojn, por vortumi sian ideon, Vito sukcesas elparoli ĉion ĝuste dum 20 sekundoj.
  • Kiam Korben leviĝas de lito, sur muro de lia dormoĉambro eblas vidi la daton: la 18an de marto 2263;  naskiĝtago de Besson estas la 18an de marto 1959.
  • En epizodo de polica razio, oni demandas Korben Dallas “Ĉu vi estas registrita kiel homo?”, en la rusa traduko li respondas “Ne, mi estas ŝaŝliko”, en esperanta versio: “Ne, mi estas vianda kotleto”, origine ĝi sonas: “Negative, I am a meat popsicle.” Popsicle estas frostigita produkto, fakte glaciaĵo sur bastoneto.
  • Nomo de opera kantistino Plavalaguna (Plava + Laguna) en la kroata kaj serba signifas «blua laguno». ”Reveno al Blua Laguno” (Return to the Blue Lagoon) estis la dua filmo de Milla Jovovich, kie ŝia nomo de ĉefrolulino Lilli (similas al Leeloo).
  • En «Dia lingvo», kiun posedas Leeloo, la vorto «vintro» sonas same kiel en la rusa (ankaŭ serba kaj kroata) — zima.
  • Laŭ vortoj de Besson, ideo de la filmo naskiĝis, kiam li estas ankoraŭ adoleskulo kaj lernis en lernejo.
  • Diva Plavalaguna (Maïwenn Le Besco) en epizodo de “Koncerto sur Fhloston” kantas arion «Il dolce suono» el opero “Lucia di Lammermoor” de Gaetano Donizetti, transiranta en vokalizon, bazitan sur originala komponaĵo de Éric Serra. Komputila prilaboro, plenumita de Éric Serra kaj sonreĝisoro Mark A. Mangini, aldonis al la voĉo de reala kantistino Inva Mula (lirika soprano) koloraturojn kaj diapazonon, kiuj estas neeblaj por homa voĉo.

Ĝuu la kantadon de Diva Plavalaguna:

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

“Dia lingvo”

«Dia lingvo» (the «Divine Language»), kiun parolas Leeloo, estas artefarita lingvo, kies vortaro enhavas nur 400 vortojn (kompare kun la angla, kiu enhavas de 475,000 ĝis 600,000 vortojn. En la vortaro de “Speciala angla lingvo” (Special English) estas 1,500 vortoj). La lingvo estis elpensita de Luc Besson kaj pliriĉigita de Milla. Aktorino rakontis, ke ŝi kaj Besson praktikis “dian lingvon”, uzante ĝin en korespondado. Fine de la filmado ili tre vigle interkomunikiĝis en ĝi.

La unua parto Leeloo de nomo “Leeloominaï” signifas “juvelŝtono”, kaj la lasta parto, “Ekbat De Seba”  nobelan titolon, kiu ne tradukeblas. Samkiel aliaj partoj de la nomo “Lekatariba” kaj “Lamina-Tchaï”. “Leeloominaï” estas la sola vorto de la nomo de ĉefrorulino, kiu estis publikigita en vortaro de Luc Besson. Ekzistas ankaŭ aliaj skribmanieroj de la nomo: “Leeloo mi naï”, “Leeloo Minai Lekatariba Lamin-atchai Ekbat Desebat”, en kiu “Lekarariba” estas erare komprenata kiel ŝia “meza nomo” (middle name). Mem Besson neniam registris “oficialan” skribmanieron de la nomo, tamen oni povas opinii akceptita de multaj skribadon  “Leeloominaï Lekatariba Lamina-Tchaï Ekbat De Sebat”, aperintan en unu el afiŝoj. Frazo “Senno Ekto Gamat”, dirita de Leeloo al Korben, signifas “neniam sen mia permeso”.

Aŭskultu parton de la unua interparolo inter Korben kaj Leeloo:

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Filmeraroj

(Prenita de www.maxage.ru)

1. Vitro

Se rigardi al vitro (kiam Leeloo intencas frakasi ĝin), oni povas ekvidi, ke konturo jam estas farita. Farita por Milla Jovovich ne domaĝu sian manon. Estas malklare tamen, kial tio estis farita tiel fuŝe.

Klaku por vidi

1

2

2. Jako

Kiam Korben kaj Leeloo alflugas por tasko (al “Flostona paradizo”), Leeloo forkuras antaŭen. Korben penas atingi ŝin. Li estas sen jako. Post kelkaj sekundoj jako aperas.

Klaku por vidi

3

4

3. Kadavro

Kien malaperis kadavro de aliplanedano, kiu estis ŝlosita en templo komence de la filmo? Laŭ suĵeto templon oni ne malŝlosadis, do la fakto de malapero de kadavro estas stranga.

Klaku por vidi

5

4. Vizaĝo

Kiam polico skanas vizaĝon de Leeloo, ni vidas  ŝin tute trankvila. Sed en pasporto la vizaĝo aspektas aliel.

Klaku por vidi

6

7

5. Malpuraj manoj

Kiam Leeloo intencas salti, ŝiaj manoj estas malpuraj. Sed aperinte en aŭto de Korben, ili iĝas relative puraj.

Klaku por vidi

8

9

6. Senkonscio

Senkonscia homo ne povas forte teni ŝultron de alia homo, kiu lin portas.

Klaku por vidi

10

7. Okuloj

Kiam Korben telefonparolas kun Finger, li asertas, ke Leeloo havas bluajn okulojn. Tipa viro, kiu ne povas memorfiksi koloron de okuloj de amata virino wink Ŝi havas verdajn okulojn.

Klaku por vidi

11

12

8. Monro

Generalo Monro estis hazarde frostigita de Korben. Sed en estonto li aperas en fino de la fimo, ĉu tio signifas, ke en fora estonto oni scipovas revenigi homojn al vivo post frostigo?

Klaku por vidi

13

14

9. Ŝtono

Ŝtonojn el ventro de Plavalaguna Korben elprenas, vestita je ĉemizo kun longaj manikoj.  Post kelkaj sekundoj la ĉemizo aspektas ne tia sendifekta (ĝi estas disŝirita). Kio okazis tie?

Klaku por vidi

15

16

10. Ombro

Ĉiu lernejano scias, ke ombro de objekto ne povas fali tiel.  (Konsiderante, ke ni vidas Sunon antaŭ ni):

Klaku por vidi

17

18

Reklamfilmeto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (7 voĉoj, averaĝe: 2,86 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • La tempokrimoj
  • Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo
  • DVD Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion
  • Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion
  • Kin-Dza-Dza
  • Komentoj:

    1. Alekso

      Estas superflue publikigi ĉi tie torrent-ligilojn. Serĉu en interreto. ;)

    2. Alekso, subteksto estas unika dosiero destinata al difinita ekstrakto (“rip”) de filmo, kaj sinkronigita nur por tiu ekstrakto – kelkfoje funkcias kun kelkaj aliaj ankaŭ. Sed la kvanto de ekstaktaĵoj de ĉi tiu filmo en la torenta reto estas tro granda por penvalori provi elŝuti la adekvata por tiu ĉi subteksto. Se iu scias kiu estas, mi dankas (FXG, keltz, STiK, KLAXXON…).

    3. Alekso

      Parte vi pravas. Sed malgraŭ tio mi penos dum sekvonta semajno provi sinkronizi subtekstojn kaj filmon.

    4. La torrent-dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/330407D591CEE0267ED66FBE3912A51AC876C8C6.torrent

      Rapidshare-ligiloj:

      baldaŭ aperos

    5. KienLi

      La kvina elemeto por iPhone

      Torento: http://torrage.com/torrent/78AD743A8239E845F37F67F9D67E340EE4FFE39B.torrent

      Rapidshare: baldaŭ aperos

      Filmo
      Formato: mp4
      Grando: 843 Mb
      Lingvo: la angla
      Subtekstoj: Esperanto fiksitaj!

    Enskribi komenton por “La kvina elemento”