Niklas Ulfvarson, Max Enderfors, Tommy Vallikari, Andreas af Enehjelm, Björn Kjellman, Jarmo Mäkinen, Kati Outinen, Tarja-Tuulikki Tarsala, Göran Forsmark, Lisa Lindgren, Sten Ljunggren, Lamine Dieng, Fredrik Hammar, Lennart Jähkel, Anne Järvinen
La loko estas periferia regiono en norda Svedio proksime al la landlimo de Finnlando. Nomiĝas Vittula, “Piĉomarĉo”. Al la tradicia vivmaniero apartenas multa alkoholo, arda libera seksa vivo kaj severa rivalado de parencaroj. Tamen ne malpli potencas forta formo de kristanismo kaj komunismaj konvinkoj. Oni ne certas pri sia ŝtata, kultura kaj lingva identecoj. Oni ne sentas apartenon al Svedio, sed ankaŭ ne havas identecon de finnoj, ambaŭ lingvoj estas parolataj nenorme, laŭ propra variaĵo. Vizitanta Afrika pastro klopodas komuniki en preĝejo eĉ provante Esperanton… En la mikspoto ne mankas originalaj homtipoj. Oni konkuras kaj pri saŭnado, veturado kaj drinkado. Du knaboj, svedo kaj finno, amikiĝas kaj trovas en rokmuziko ilon por libereco el la limigoj. Flankoj de finna kaj sveda kulturo interludas. Humuro, sincero kaj tragiko intermiksiĝas. Por la knaboj fine malfermiĝas propraj vojoj al feliĉo.
Bonega filmo, kiu prezentas du kulturojn. Mi jam menciis en Tvitero, ke tiu ĉi filmo substrekas unu el celoj de tiu ĉi retejo: perado de naciaj kulturoj pere de Esperanto.
Mi fieras, ke tiu ĉi filmo aperis en la retejo kaj mi dankas al kunlaborantoj.
Informoj pri la dosiero: ĝi estas 53,8 KiB
Mi elŝutis ĝin dufoje per Torrent hieraŭ, kaj unufoje hodiaŭ. Mi ĵus rimarkis ke la lastaj 3 subteksteroj estas ĉiuj 342!
Jen la unuaj kaj la lastaj subteksteroj de ĝia enhavo:
Kompreneble, ĝis la minuto 46:00 ĉio bone funkcias, kaj mi bone vidi la filmon. Sed poste, la subtekstoj malaperas.
Mi opinias ke tio estas ĉio, kiun mi povas skribi por priskribi mia problemon. Mi esperas ke vi solvos ĝin.
Mi neniam kredis ke vi mortis. Eĉ kiam mi legis pri tio en gazetoj, mi ne kredis. Kaj eĉ dum la funebraj kantadoj mi ne kredis. Kaj eĉ kiam oni enterigis vin, mi dubis. — Tomas, Ĝuste tiu Münchhausen
12