Verda Filmejo

Utopio en kvar movimentoj

17a de Majo 2010

Utopio en kvar movimentoj


La eltiraĵo nun subtekstigita.

Priskribo

Origina titolo: Utopia in Four Movements
Lando: Usono
Lingvo: la angla
Jaro: 2010
Ĝenro: Dokumenta
Reĝisoro: David Cerf, Sam Green
Geaktoroj: Rolis interalie: Peter Baláž, voĉo de Humphrey Tonkin kaj aliaj esperantistoj
Daŭro: 1:15 h:min
Oficiala paĝaro: http://utopiainfourmovements.com
IMDb: ID 1568930

Priskribo:

En la usona filmfestivalo Sundance okazis fine de januaro la premiero de la filmo “Utopia in four movements” de reĝisoro Sam Green. La titolo de la filmo (“Utopio en kvar movimentoj” aŭ “Utopio en kvar movadoj”) referencas al la tradicia konstruo de simfonio kaj al sociaj movadoj. Unu el la movadoj estas la esperantista, kiun Sam Green observis kaj filmis i.a. en kongreso de la usona landa asocio ELNA kaj en la Universalaj Kongresoj en Florenco, Jokohamo kaj Roterdamo. La nuna tempo estas laŭ Green malamika al utopioj, sed malgraŭ tio diversaj idealistoj plu persistas, ne perdante siajn idealojn, kaj la simpatio de la reĝisoro estas ĉe ili.

Sam Green estas renoma kinisto, kies dokumenta filmo “The Weather Underground” (2003) pri la tiunoma radikala usona movado en la 60-aj kaj 70-aj jaroj estis nomumita por Oskaro. Multaj esperantistoj helpis al Green en diversaj stadioj de la estiĝo de lia nova verko. Li ricevis asiston i.a. de ELNA kaj ESF. La Centran Oficejon de UEA li unuafoje kontaktis fine de 2005. Dum la Internacia Filmfestivalo de Roterdamo en januaro 2006, en kies programo estis unu el liaj filmoj, Green vizitis la Centran Oficejon por esplori en la Biblioteko Hodler kaj por prepari ĉeeston de sia skipo en Universalaj Kongresoj. (laŭ gk de UEA)

Jen komento de Neil Blonstein en forumo “Reago”:

Kelk mil homoj, multaj spertuloj pri filmoj, jam vidis la novan profesian filmon pri Esperanto kaj idealismo pli ĝenerale (kaj miloj pli legis pri ĝi). Jen kelk-minuta eltranĉaĵo/eltiraĵo, kiun mi vidis nur hodiaŭ, kun granda ekscitiĝo.

Eble jam venis la tempon danki Sam Green, la reĝisoro. Mi jam korespondis kun li plurfoje. En mia lasta korespondaĵo kun Sam, li informis ke post la famaj kaj jamaj film-festivaloj en Sundance kaj San Francisko li esperas ke miloj de Novjorkanoj venos vidi ĝin. Ne formala kontrakto estis konsentita por The Kitchen, spektalejo en Novjorko, por Oktobro 2010.

Sam Green estas alte premiita dokumentisto. Li produktis la filmon, Utopia in Four Movements kun pluraj subvencioj, i.a. kun subteno kaj kontakto kun Humphrey Tonkin kaj Esperantic Studies Foundation. (www.esperantic.org)

Sincere, Nejl

Antaŭfilmeto

La eltiraĵo de la filmo estis subtekstigita kaj alŝutita al YouTube, sed la reĝisoro de la filmo petis forigi la eltiraĵon.

Transskribo: Jason Castle
Esperantigo: Frederico José Andries Lopes
Subtekstigado kaj redaktado: Aleksander Osincev (KienLi)


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Esperanto – la centjara
  • Profesia dokumentaĵo pri Esperanto
  • Dek minutojn pli aĝa
  • Tenerife: Haveno de la Kruco kaj la Papago-parko
  • Kinarto kaj ni
  • Komentoj:

    1. KienLi

      Mi serĉas helpanton, kiu povus subtekstigi la 15-minutan eltiraĵon.

    2. Tony Sar

      Tre bona kaj kompleta priskribo pri la filmo kaj ĝia historio koncerne la esperantan parton. Mi ĝuis tiun ĉi donaceton de Verda Filmejo. Ĉu ĝi estas la tuta esperanta ero de la filmo aŭ nur parto de alia pli ampleksa “movado”?

    3. Mi ne certas pri tio, ke la montrita en tiu ĉi eltiraĵo E-parto estas kompleta. Ŝajnas, ke ĝi iom pli longas, ka la prezento daŭras pli ol 1 horo.

      Baldaŭ vi ekvidos tiun ĉi filmeton kun E-subtekstoj.

    4. Tony Sar

      Dankon pro via afabla tuja respondo.

    5. KienLi

      Hahaha, suprizigis min multvorta rolo kun profunda senco de Peter Baláž. ;)

    6. Mi ŝatus aparte danki Jason Castle pro transskribado de video en la anglan kaj Frederico José Andries Lopes pro esperantigo.

    7. brilanto

      Eble interesos vin sekva ligilo al Libera Folio:
      http://www.liberafolio.org/2010/filmo-pri-utopio-ignoras-la-realan-esperantujon

      ..

    8. José Antonio Vergara

      Mi tre shatis la prezentadon far Sam Green kaj arde esperas baldau spekti la plenan filmon.

      Mi miras ke iuj en Esperantujo tuj ekkritikis ghin sufiche akre, nur surbaze de tiu chi eltirajho. Ili atribuas al la reghisoro la emon ridindige montri Esperanton kiel mortintan utopion, dum li intence neglektus ghian hodiauan pluekzist(et)on. Mi verkos mallongan artikolon responde al tiu bedaurinda kaj tro frua kaj unuflanka pritakso, kiu espereble legeblos en Libera Folio.

      Dankon pro la publikigo, esperantigo kaj substekstigo. Mi proponus malgrandan shanghon por traduki la jenan frazon : “as a young man, Zamenhof came to believe that language was at the root of the town’s problems”. Anstatau “…ke lingvo estis enradikikita en la problemoj de la urbo…”, eble iom pli ghuste estus “… ke lingvo rolis che la bazo de la problemoj de la urbo…”

      José Antonio
      Chilo, Sudameriko

    9. KienLi

      Dankon, José, pro via opinio.

      Ankaŭ mi ne opinias la filmon malbona. Certe ĝi estas ne poresperanta kaj ne reprezentas la aktualan staton de E-movado kaj Eo. Sed ĝi estas bona spegulo por ni. Ĝi helpas kompreni la bildon, kiujn havas eksteruloj.

      Dankon pro via korekto de la lingvaĵo. Bedaŭrinde mi ne povas facile ŝanĝi la subtekstojn, ĉar ili estas fiksitaj. Sed se mi iam republigikos ĝin, mi tutcerte ŝanĝos la tekston. Via frazo ŝajnas pli trafa, sed ankaŭ la ekzistanta ne tro mensogas.

    10. La filmo ne donas aspekton de moderneco rilate Esperanto.

      Mi mem kontaktis Sam Green por peti ke li menciu la lingvan problemon nunan en la Europa Parlamento. Tamen, li ne respondis.

    11. la cxehxa komencanto

      Nur la angla lingvo por la tuta mondo, tio estas utopio kaj terure estonto

    12. KienLi

      La eltiraĵo de la filmo estis subtekstigita kaj alŝutita al YouTube, sed la reĝisoro de la filmo petis forigi la eltiraĵon.

    13. Kion li argumentis por la forigo de la subtekstigita eltiraĵo de la filmo?

    14. KienLi

      Sam diris, ke li neniam intencis publikigi la eltiraĵon en iu videogastiga servo, ke vimea video estis sekurigita per pasvorto, kaj li ne komprenas, kial malfunkciis la protekto. Kaj li komprenas, ke traduki kaj subtekstigi la eltiraĵon postulis certajn penojn kaj laboron.

      Pri kio mi skribis al li esperante, ke mi forigas la videon, ĉar li petis pri tio kaj mi ne povas subteni lian opinion pri tio, ke Esperanto estas utopio, kvankam la stilo de la video ŝajnas al mi interesa kaj atentokapta. Kaj mi skribis pri tio, ke kiam li la sekvan fojon ricevos financan subtenon de ES, li povus peni prezenti la modernan staton de E-movado pli adekvate.

    15. Surprizis min rigardi la kinaĵon de Zamenhof mem. Kiel akiri tiun filmeton kaj disdoni aŭ publikigi ĝin?

    16. Ankaŭ min surprizis la fakto. Sed probable Sam Green uzis arkivajn videojn, faritaj dum UK en Barcelono en 1909.
      Mi ne scias, kie oni povas trovi tiun videon. Eble ĝin havas Biblioteko Hector Hodler de UEA.

      Interalie, Arkivo de UEA havas filmojn, kiuj povas malaperi pro tio, ĉar ili estas registritaj sur bendoj, kiuj tre rapide malnoviĝas. Ŝajne, jam necesas savi ilin.

    Enskribi komenton por “Utopio en kvar movimentoj”