?ojan Kristnaskon
Origina titolo: | Joyeux No?l |
Lando: | Francio, Britio, Germanio, Belgio, Rumanio |
Lingvo: | la franca, la germana, la angla, latina |
Jaro: | 2005 |
?enro: | Dramo, muzika, romanco, milita |
Re?isoro: | Christian Carion |
Geaktoroj: | Diane Kruger, Benno F?rmann, Guillaume Canet, Gary Lewis, Dany Boon, Daniel Br?hl, Lucas Belvaux, Alex Ferns, Steven Robertson, Frank Witter, Bernard Le Coq, Ian Richardson, Thomas Schmauser |
Da?ro: | 1:56 h:min |
IMDb: | ID 0424205 |
Priskribo:
La filmo montras la tempon de la Unua Mondmilito. Fine de la jaro 1914 sur unu teritorio apud fronto en Francio renkonti?as la francaj, la germanaj kaj la skotiaj soldatoj. Ili estas koleraj, timigitaj kaj ili perdis esperon. ?io ?an?i?as post alveno de la Kristnaska nokto, kiam ?usaj malamikoj forgesas pri sia batalo, lasas armilojn kaj amike kuni?as penante en malkonvenaj kondi?oj krei magian etoson de Kristnasko.
Estas malfacile trovi pli impresan “militan filmon”, kiu montras al spektanto ne militajn atingojn kaj militbatalojn, sed nuran humanecon kaj bonkorecon. Estas malfacile priskribi emociojn, kiuj plenigas la animon de spektantoj. Restas diri nur, ke la filmo estas bonega kaj ke ?i kolektis bonegajn e?ropajn geaktorojn.
Pritakso de la filmo:
5