La triopo de Belleville
Origina titolo: | Les triplettes de Belleville |
Lando: | Francio, Belgio, Kanado, Britio |
Lingvo: | la franca, la angla |
Jaro: | 2003 |
?enro: | animacia, komedio |
Re?isoro: | Sylvain Chomet |
Da?ro: | 1:18 h:min |
Oficiala pa?aro: | http://www.lestriplettesdebelleville.com/ |
Bu?eto: | $ 8 000 000 |
IMDb: | ID 0286244 |
Priskribo:
En Francio, S-ino Souza edukas sian nepon, Champion, juna malgaja orfo.
Por distri Champion, la avino unue a?etas hundon, Bruno, al li. Poste, vidante ke la hundo ne sukcesas gajigi lin, ?i a?etas elektran trajneton al li. Sensukcese, la knabo da?re restas melankolia. Fine, ordigante la dormo?ambron de Champion, S-ino Souza malkovras libron kun fotoj de biciklantoj. ?i tuj decidas a?eti triciklon al li, kaj la infano fine montri?ante pasiita de io, post jaroj da trejnado, konkuras sur la vojoj de Tour de France. Tamen, Champion el?erpita malfruas ?e la fino, kaj li estas kaptita de misteraj nigre vestitaj viroj kiuj forprenas lin kun du aliaj partoprenantoj trans Atlantikan oceanon.
Por retrovi sian nepon, S-ino Souza ne hezitas transiri oceanon per pedalfloso ?is fora Belleville. Alveninta en Usono, ?i restas senmona sed renkontas (per muziko kaj kanzono) tri maljunajn virinojn, la Triplettes de Belleville. La Triplettes kunprenas S-inon Souza en sian lo?ejon, kaj partoprenigas ?in al unu el iliaj spektakloj kiel muzikistinon. Dum la spektaklo, S-ino Souza ekvidas la anojn de Franca Mafio, kiuj strange similas al la viroj kiuj forprenis Champion. Helpata de la Triplettes, ?i sukcesas postsekvi ilin kaj liberigi sian nepon post memorinda postkuro.
(el Vikipedio)
Pritakso de la filmo:
1