Konkurso Nr.1
Saluton, karaj filmoŝatantoj,
la 26-an de julio ni kune festas Naskiĝtagon de Esperanto aŭ Tagon de Esperanto-libro, ĉar ĝuste hodiaŭ aperis “La Unua Libro” en la jaro 1887.
Estas bona tago por celebri ĝin per “La Unua Konkurso “. Sed nia konkurso (fakte kvizo) temos pri filmoj.
Kondiĉoj:
Respondu ĝuste ĉiujn subajn demandojn kaj sendu ilin al konkurso ĈE filmoj PUNKTO net ĝis la 4-a de aŭgusto 2009 (inkluzive laŭ UTC). La 6-an de aŭgusto ni lotumos inter tiuj, kiuj respondis ĝuste ĉiujn demandojn kaj la rezultoj aperos ĉi tie.
Premio:
Al gajninto ni sendos per poŝto DVD-on “Esperanto estas …” aŭ “Gerda malaperis” laŭ lia elekto.
Demandoj:
1. El kiu filmo ni prenis ŝuon en dekstra supra angulo de la retejo (kiu rolas kiel RSS-bildsimbolo)?
2. El kiu filmo ni prenis hamstron por afiŝo “Kion vi trovos ĉi tie?” Kio estas ĝia ŝatokupo?
3. Kiel nomiĝas la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto?
4. La muziko el la filmo “La Labirinto de la faŭno”, kiu troviĝas sube havas specialan ĝenron. Kiun? (Aludo: Estas la sceno en la filmo, kie ĝi aperas en tiu ĝenro.)
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
La 6-an de aŭgusto inter kelkaj respondintoj tre facile estis elektita gajninto, li ĝuste respondis ĉiujn demandojn:
Evandro Ferreira de Avellar. Aplaŭdojn! Al aliaj mi deziras sukceson en aliaj konkursoj!
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:



(10 voĉoj, averaĝe: 3,40 el 5)



6